The desire to make your own language probably goes back to ancient times. In children a tendency to create a made-up or secret language is quite common. The first proved artificial language we know about is Lingua Ignota, recorded by the german Benedictin abbess Hildegard of Bingen in the 12th century. (Eo)

La deziron mem krei apartan lingvon havis homoj jam tre longe, probable ekde praaĝa tempo. Ŝajnas esti kreema instinkto, kiu ankoraŭ videblas en infanoj. Ili ŝatas inventi sian sekretan lingvon, sensencan, aŭ kompreneblan nur al ili mem aŭ iliaj plej proksimaj amikoj.
Ni ne konas la plej maljunan konstruitan lingvon (angl. conlang) de la mondo, sed en la eŭropa kunteksto ni havas Lingvo Ignota (lingvo nekonata). Tiu lingvo el la 12-a jarcento estas konsiderita kiel la plej maljuna artefarita lingvo. Ĝi estas kreita de la germana benediktina abatino Hildegard von Bingen. Hildegard estis elstara mezepoka virino, kiu famiĝis ankaŭ pro sia lerteco kiel komponisto, filozofo, scienculo kaj pro siaj antaŭvideblaj, muzikemaj kaj poetemaj kapabloj. Efektive ŝi estis mistikulo.
Picture:upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/b/ba/Hildegard_von_Bingen.jpg
Ŝi mem priskribis la lingvon en la verkaĵo: Lingua Ignota per simplicem homienem Hildegardem prolata (lat.). Ĝi ekzistas en du mezepokaj manuskriptoj, enhavante iom pli ol mil vortojn. Hildegard von Bingen kreis apartan alfabeton. La vortoj, plejparte substantivoj, estas eksplikitaj en la latina kaj kelkaj en la germana. La originalaj vortoj similas iom al la germana, latina, antikva greka, hebrea kaj pseŭdo-hebrea. Kaj multaj vortoj ŝajne estas tute inventitaj de la monaĥino.
Sed kiel oni povas fari tutan tekston plejparte per substantivoj? Ni nur povas diveni. Ekzistas nur du frazoj en la Lingua Ignota, en kiuj estas uzataj plejparte latinaj vortoj.
O orzchis Ecclesia, armis divinis praecincta, et hyacinto ornata, tu es caldemia stigmatum loifolum et urbs scienciarum. O, o tu es etiam crizanta in alto sono, et es chorzta gemma.
(Eksterordinara Eklezio, zonita per armiloj kaj ornamita de hiacinto, vi estas la odoro de la vundoj de nacioj / la urbo de sciencoj. Ho, kaj vi estas benita / inter nobla sono, kaj vi estas ekbrila gemo.)
En 2007 estis eldonita libro de Sarah Higley: Hildegard of Bingen's Unkown Language. La usona lingvistika profesoro kaj mem lingvokreanto ofertas anglan tradukon, krom multaj pluaj fakaj informoj pri la kodekso. Ĝi estas redaktita surbaze de du manuskriptoj en preskaŭ kompletaj versioj. Ĉi tiu listo de vortoj - komencante kun Dio, Aigonz, kaj daŭrigante per homo, partoj de la korpo, haŭtaj malordoj, oficejoj de preĝejo, kaj partoj de la natura mondo, alvenante fine al la arboj, kuracaj plantoj kaj flugantaj bestoj- estas tre valora studobjekto.
Ĉu tiu lingvo estis intence farita kiel universala lingvo, kompareble al Volapuk, Esperanto aŭ Ido? Verŝajne ne. La lingvo, kiun ŝi ricevis kiel dian donacon, estas tre persona afero de Hildegard von Bingen, same kiel ŝia "malkonata muziko". Tamen montriĝas, ke lingvofarado ne estas tute malkutima afero en la historio kaj ĝi estas pruvo de kreemo kaj lingva komprenado.