Hodiaŭ estas la internacia tago de la gepatra lingvo. Ĉu vi festus ĝin?
Kiam vi vivas en lando kun pli-malpli homogena loĝantaro, kaj en via ĉirkaŭo aŭdeblas plejparte via gepatra lingvo, tiam vi ne aparte pripensas tiun aferon. Sed ekzistas ja tre multaj landoj en la mondo, kie estas parolataj multaj lingvoj apud via propra, aŭ kie via gepatra lingvo estas minoritata lingvo, aŭ eĉ malpermesita paroli.

Foto de PIXABAY: /pixabay.com/en/bus-bus-station-car-antigua-776945
Ekde la jaro 2000 la Monda Kultura Organizo UNESKO festas la Internacian tagon de la gepatra lingvo. Ĝi emfazas la gravecon de gepatra lingvo kiel kulturaĵo. Laŭ UNESKO ĉiu du semajnoj unu lingvo perdiĝas! Povus esti via lingvo.
La dato, 21-a februaro, ne estas hazarda. Ĝi memorigas nin, ke en 1952 la tiama registaro de Pakistano decidis enkonduki la lingvon urduo kiel sola oficiala lingvo de la lando. Urduo estis nur parolita de malgranda, sed politike forta minoritato. Sekve, la homoj je la 21.02.1953 venis sur la strato por protesti kontraŭ tio. Pli ol 98 procentoj de la loĝantaro en la tiama Orienta Pakistano parolis la bengalan. Fine, en 1971, Orienta Pakistano deklaris Bangladeŝan Bengalalan kiel nacian lingvon en la ĵus formita stato Bangladeŝo.
Nun mi volas paroli pri mia propra sperto koncerne gepatran lingvon, tiukaze la germanan. Mi memoras apartan situacion, kiam mi eble la unuan fojon komprenis, kiel valora estas al mi mia gepatra lingvo. Tio okazis antaŭ multaj jaroj, kiam mi restis kelkajn semajnojn sola en Guatemalo. Tiam mi ankoraŭ ne estis tro alkutimiĝita al la mezamerika kulturo kaj mia hispana lingva kapablo ankoraŭ estis ege baza. Mi vojaĝis plejparte en la montara regiono, havante nur kontakton al vilaĝanoj kaj en iom pli grandaj urbetoj kelkfoje mi renkontis iun usonanon. Sed unu tagon mi troviĝis en la bela urbo Antiguo, kie mi en malgranda strato malkovris kafejon. Estis eta loko kun nur kelkaj tabloj, kaj mi estis la ununura gasto. Kiam mi sidiĝis kaj post longa urba marŝado fine povis malstreĉiĝi, mi subite konsciis, ke el amplifilo milde sonis klasikan germanan muzikon. Ho, kia surprizo! De kelkaj jaroj mi iom neglegtis tian muzikon, ĉar mia muzika gusto tiutempe volis esplori la vastan mondon. Mi do plejparte aŭskultis muzikon de aliaj landoj. Sed ĉi tie, en tiu malgranda kafejo la harmoniaj sonoj de la Brandenburga Koncerto de J.S. Bach trafis min rekte en la koro. Aŭdinte dum semajnoj surstrate la iom nervoza muziko de Mezoameriko, mi nur nun rimarkis, kiel funde mi ŝatis mian propran muzikan heredaĵon.
Tiam mi malkovris sur librobreto apud mia tablo librojn en diversaj lingvoj, ho eĉ kelkaj en la germana. Mi prenis unu libron kaj kiel soifianto mi voris mian propran skribitan lingvon. Preskaŭ venis miaj lamoj. Kia bela lingvo; kiaj belaj esprimoj kaj lingvaj bildoj! Efektive nur tiumomente mi vere komprenis, ke mi suferis de dolorigan hejmsopiron.
Mi pensas, ke mi neniam denove koncsiis tiel klare, kia bonŝanculo mi estas, havante mian propran lingvon!
Ĉu vi havas similajn spertojn, kiun vi volas priparoli? Dankon pro via legado kaj bonan tagon al vi !